Settings
Light Theme
Dark Theme
Podcast Cover

Spiritisma Voĉo

  • 6m 40s
  • 10m 3s
  • 10m 53s
  • 12m 13s
  • Explicit

    Podkasto 2 - Kiu estis Allan Kardec?

    5 MAR 2016 · En lasta elsendo ni klarigis iomete pri kelkaj bazaj spiritismaj konceptoj por ke ni plibone komprenu la jenan temon: interkomunikiĝo inter homoj kaj spiritoj. Ni ankaŭ menciis la verkon "La Libro de la Mediumoj", verkita de Allan Kardec. Malgraŭ tio, anstataŭ daŭrigi pliajn konsiderojn rilataj al tiu temo, eble estus bone scii iom pli pri kiu estis Kardec kaj kiaj estis la cirkonstancoj kiuj envolvis kaj lian vivon kaj la produktadon de verkaro kiu originis la spiritisman doktrinon. Fakte, karaj amikoj, se ni bone atentu pri tiu biografio kaj ties ĉirkaŭaj okazaĵoj, ni sendube ellernos gravajn aspektojn kiuj envolvas la komunikon inter homoj kaj la tiel nomataj mortintoj. Do, ek al la faktoj kaj al la biografio de Allan Kardec. Nu, karuloj, Allan Kardec verdire estis pseudonimo de franca pedagogo kiu nomiĝis Hippolyte Léon Denizard Rivail. Li naskiĝis en urbo Liono, Francio, la 3-an de Oktobro, 1804, kaj forpasis en la 31-a de Marto, 1869. Rivail studis en la fama Lernejo de Pestalozzi, en Svisio, kaj fariĝis disĉiplo de tiu fama kaj tre kompetenta majstro. En tiu institucio, li ekhavis kontakton kun altnivelaj studoj pri sciencoj kaj lingvoj. Tiel, li decidis fariĝi edukisto kaj disvastigi la metodon de Pestalozzi en Francio. Fakte, la unuaj instruado-spertoj de la juna Rivail okazis en la Lernejo de Pestalozzi mem, kiam lia majstro kelkfoje elliris Svision por disvastigi sian metodon alilande, precipe en Germanio. Tiam, Rivail, malgraŭ estis juna, fariĝis respondeculo de la lernejo. En Francio, kiel edukisto, Rivail gajnis respekton pro siaj pluraj verkoj, kies temoj tuŝis malsamajn fakojn, ekde la franclingva gramatiko ĝis matematiko kaj pedagogio. Li ankaŭ multe okupiĝis verki pri la reformo de franca eduksistemo. Krom liaj diversaj aktivecoj kiel aŭtoro, li sindediĉis instrui, eĉ senpage, fiziologion, kemion, astronomion kaj fizikon. Verŝajne, nur sciencoj kaj filozofio, precipe pri ties moralaj aspektoj, kaptis lian atenton. Pri religio, kvankam deveninte el katolika familio, li neniam montris publike siajn emojn aŭ pensojn. Tamen tio baldaũ ŝanĝus. Kiam S-ro Rivail jam atingis plifirmigitan karieron kiel verkisto kaj edukisto, strangaj okazaĵoj ekfariĝis popularaj en Eŭropo. Tiaj eventoj ekregis la ĵurnalajn paĝojn kaj ricevis la nomon turniĝantaj tabloj. La okazaĵoj konsistis el malgranda tablo kiu leviĝis verŝajne sole en la aero antaŭ kunvenintoj. Tiuj uloj okupiĝis demandi al meblo pri siaj sortoj kaj frivolaj temoj. La tablo respondis per batoj kies signifoj estis antaŭ kombinitaj de la kunvenintoj. Ekzemple, unu bato por jes; du batoj por ne. Ankaŭ per batado la tablo literumis nomojn kaj aliajn vortojn. La fenomeno, tute neordinara, kompreneble alvokis atenton el scivolemuloj, el entuziasmuloj kaj sciencaj fakuloj. Inter gravaj homoj kiuj okupiĝis pri la afero estis la franca verkisto Victor Hugo, la brita scientisto Michael Faraday, la franca scientisto Charles Richet, la angla scientisto William Crookes kaj eĉ la fama brita kuracisto kaj verkisto Sir Arthur Conan Doyle. Inter ili multaj aliaj rigardis tiajn okazaĵojn interese, kredeme, senkrede, mokeme, studeme, skepitike, kontraŭstarante aŭ apogante la verecon de tiaj kuriozaj faktoj. Bedaŭrinde, ankaŭ estis pluraj uloj, kiuj trovis en tiaj fenomenoj grandan kampon por trompi kredemajn personojn, kiuj facile emis al fantazioj kaj mistifikaĵoj. Aliflanke, S-ro Hippolyte Léon Denizard Rivail komence montriĝis skeptika pri la temo kaj ne volis doni al ĝi atenton. Tamen, lia amiko, S-ro Fortier, kiu tiel kiel Rivail okupiĝis pri la studo de magnetismo, insistis, ke li partoprenu kunvenon dediĉita okazigi la fenomenon de la turniĝantaj tabloj. Fortier avertis lian amikon: “Jen io plimulte ekstraordinara ol magnetismo. Tio ne nur kapablas turnigi tablon, sed ankaŭ igas, ke la tablo parolu. Oni demandas al ĝi, kaj ĝi respondas.” Post la insistemaj vortoj de Fortier kaj aliaj amikoj, Rivail akceptis kontraŭvole la inviton, sed deklaris al Fortier: “Mi nur kredos kiam mi vidos kaj en la momento kiam oni pruvu al mi, ke tablo havas cerbon por pensi, nervojn por senti kaj kapablas fariĝi somnambula. Ĝis tiam, permesu min, ke mi ne vidu en viaj komentoj alian aferon krom ridiga fabulo”. Fakte, karuloj, S-ro Hipollyte Léon Denizard Rivail, post partopreni kunvenon de turniĝantaj tabloj, tute ŝanĝis sian opinion kaj juĝojn pri la temo. Ekde 1854 ĝis 1856, li dediĉis siajn intelektkapablojn kaj tempon obstine por kompreni la kaŭzojn kiuj kaŝiĝis sub tiaj tre neordinaraj okazaĵoj. Tamen tio, karegaj aŭskultantoj, estos temo por nia venonta elsendo. Se vi volas scii kion S-ro Hippolyte Léon Denizard Rivail malkovris, kaj kiam kaj kial li fariĝis Allan Kardec, restu ĉe ni okaze de nia sekva podkasto.
    11m 35s
  • 6m 27s
Tiu podkasta programo temas pri Spiritismo, ties historio, scienco, filozofio kaj fundamentoj de ĝia morala doktrino.
Contacts
Information

Looks like you don't have any active episode

Browse Spreaker Catalogue to discover great new content

Current

Looks like you don't have any episodes in your queue

Browse Spreaker Catalogue to discover great new content

Next Up

Episode Cover Episode Cover

It's so quiet here...

Time to discover new episodes!

Discover
Your Library
Search